Brazila esperantlingva potenc-metalroka muzikgrupo From Wikipedia, the free encyclopedia
BaRok'-Projekto (origina nomo baRok') estas Brazila esperantlingva potenc-metalroka muzikgrupo.
BaRok'-Projekto | |
---|---|
Alie nomata | baRok' (malnova nomo) |
Deveno | Brazilo |
Ĝenroj | Potenca metalroko |
Aktivaj jaroj | 2007 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Sunroad, Euphony |
Membroj | |
BaRok'-Projekton fondis la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Rafael Muniz en 2007. Centro de la bando estas en Goiânia, la ĉefurbo de la Brazila ŝtato Gojaso, kie loĝas la du Rafaeloj.[1] Ilia muziko estas tre melodia potenca metalroko kun trajtoj de la baroka kaj de la klasika muzikoj.
La grupo en 2007 sendepende eldonis virtualan konceptan albumeton Bataltemp'. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito.
Komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado. Ĝi starigis sian retejon kaj publikigis reklaman videon, en kiu oni anoncis preparadon de nova albumo, kiu nomiĝu “La Ruĝa Rivero”. Unu kanto de la preparata albumo laŭplane devis esti uzata por reklamaj celoj kaj publikigita frue en 2013.[2] Tiu kanto estis eldonita kiel memstara unuopaĵo nomita La Plej Bona Ĉasisto en Oktobro 2013 per YouTube. La ĉefkantisto tiam estis Leo Yanes, kiu en la antaŭa albumo ĉefe kantis en la kanto Heredo de la Post-Milit'.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.