Tersuprajxa WWF-ekoregiono el la neotropisa ekozono, en la biomo tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj From Wikipedia, the free encyclopedia
La baĥiaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Baĥio en okcidentcentra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sekarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".
Baĥiaj sekaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
La baĥiaj sekaj arbaroj situas en la sudokcidenta parto de la Meksika Altebenaĵo. Ili estas limigataj en la sudoriento, sudo, kaj sudokcidento de la neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj, kiuj okupas la falditajn montojn kaj vulkanojn de Neĝmontaro kiu formas la sudan randon de Meksika Altebenaĵo. La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrinmontaro limtuŝas la ekoregionon en la nordokcidento.
La multaj montoj de la altebenaĵo kiuj levigas sin super la sekaj arbaroj estas okupataj de ĉielinsuloj de pina-kverka arbaro. En la nordo, la baĥiaj sekaj arbaroj transiras al la pli seka, pli mezvarma centra-meksika kserofitaro. La plej granda parto de la ekoregiono troviĝas ene de la baseno de Lermao, kaj la sekaj arbaroj etendigas sin ĉirkaŭ Ĉapalaa Lago ĉe la orienta fino de la regiono, kaj en la senelfluaj basenoj de Kvizeo-Lago kaj Patzkvaro-Lago en la sudo.
La indiĝenaj mamuloj inkludas la meksikan lupon (Canus lupus baileyi) kaj Nyctinomops femorosaccus (kiropteroj). La birdoj ampleksas la nigragorĝan pigogarolon (Calocitta colliei), Tyrannus crassirostris (tiranedoj), Megascops trichopsis (strigedoj), Aratinga canicularis (papagedoj), la nelsonan vireon (Vireo nelsoni), kaj la meksikan parulion (Geothlypis speciosa).
La ekoregiono estas dense loĝata, kaj jarcentoj da homa uzo estas reduktintaj la sekajn arbarojn al malgrandajn arbarerojn. La seka foliarbaro estas estinta la domina vegetaĵaro, sed veprejo kaj subtropika matoralo alterne de agrikulturaj kaj paŝtejaj areoj nuntempe estas komunaj. La urbegoj de Gvadalaharo, Morelio, kaj Keretaro troviĝas ene de la ekoregiono.
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.