Bač
urbo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bač, serbe Бач, slave Bač hungare Bács germane Batsch estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Bačka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bač | |
serbe: Бач, hungare: Bács, germane: Batsch, esperante: Baĉ | |
urbo | |
Vido al fortikaĵo kaj la urbo | |
Oficiala nomo: Бач | |
Ŝtato | Serbio |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Regiono | Vojvodino |
Distrikto | Distrikto Suda Bačka |
Historiaj regionoj | 4
|
Situo | Bač |
- alteco | 92 m s. m. |
- koordinatoj | 45° 23′ 31″ N 19° 14′ 12″ O (mapo) |
Areo | 110,6 km² (11 060 ha) |
Loĝantaro | 5 390 (2011) |
Denseco | 48,73 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1024 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 21420 |
Telefona antaŭkodo | (+381) 21 |
Aŭtokodoj | NS |
Situo enkadre de Serbio
| |
Vikimedia Komunejo: Bač | |
Retpaĝo: www.bacfun.com | |
Baĉ situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Novi Sad. Baĉka Palanka troviĝas 20 km.
La romianoj havis tie komunumon, kiun ili menciis en 545 en dokumento. En 873 la avaroj havis tie fortikaĵon. La unua hungara mencio devenis el 1094 en formo Bachia, kiu estis dekomence grava urbo kun fortikaĵo, departementejo, poste rezidejo de ĉefepiskopo. La loknomo mem iĝis nomdonanto de la departemento. En 1241 la tataroj detruis la komunumon, sed poste ĝi rekonstruiĝis kaj iĝis "reĝa libera urbo" ekde 1351. Tie okazis parlamentado en 1499. La turkoj disrabis la urbon en 1526, kiu apartenis al la Osmana Imperio inter 1529-1686. Dum la turkoj la urbo estis administrejo. En 1604 la Habsburgoj reokupis ĝin, kiun sekvis la turka reokupo. En 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin ruina. En 1719 la urbeto ekhavis la titolon kampurbo kun tutlanda bazarada rajto. En 1823 kaj en 1853 inundoj okazis. En 1900 loĝis en Bács 4336 homoj, (1897 germanoj, 1413 sudslavoj, 925 hungaroj, 49 serboj, 48 slovakoj, 3 kroatoj, unusola rumano). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Odĵaci, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Baĉ 6087 da homoj, (serboj 4274 (70 %), kroatoj 509 (8 %), hungaroj 418 (7 %), slovakoj 148 kaj aliaj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.