From Wikipedia, the free encyclopedia
BIOS-3 aŭ biosfero 3 estis fermita ekologia sistemo, kiun efektivigis la Instituto pri Biofiziko en Krasnojarsk - Siberio laŭ komisio de la soveta registaro.
BIOS-3 | |
---|---|
konstruaĵo | |
Estiĝo | 1972 |
Lando | Rusio vd |
Situo | |
La celo de la esploro estis establo de funkcianta fermita ekologia sistemo. La soveta registaro volis per tio trovi solvon, por ke homoj travivu ekster la Tero dum nedifinita tempo.
La konstruo de BIOS daŭris de 1964 ĝis 1972 kaj havis tri fazojn. En 1964 estis evoluigita BIOS-1, en 1965 BIOS-2, en 1972 BIOS 3.
La preta konstruaĵo de BIOS-3 havis la internan volumenon de ĉ. 315 kubikmetroj kaj estis sufiĉe granda por maksimume tri personoj.
Oni uzis kloreloalgojn (Chlorella) por reprodukti oksigenon el karbona dioksido. Unu homo bezonis 8 kvadratmetrojn de klorelaalgoj.
Oni efektivigis entute 10 eksperimentojn en BIOS-3 kun de 1 ĝis 3 personoj. Ĉe la plej longa eksperimento, eltenis tri kosmonaŭtoj 180 tagojn. La eksperimentoj daŭris ĝis 1984. La konstruaĵo estas ankoraŭ (2004) uzebla por eksperimentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.