From Wikipedia, the free encyclopedia
Bóveda del Río Almar [BObeda delrioalMAR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda.
Bóveda del Río Almar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 199 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 5° 13′ U (mapo)40.856666666667-5.2105555555556 [+] | ||
Alto | 879 m [+] | ||
Areo | 23,01 km² (2 301 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bóveda del Río Almar [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 237 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 54 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la episkopo de Salamanko, poste al tiu de ävila, poste al la provinco Salamanko. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.