From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtoliko (helene Αὐτόλυκος, latine Autolycus) estis en la helena mitologio filo de la dio Hermeso. Li famiĝis kiel unu el la plej ruzaj grekoj en mitaj tempoj.
Aŭtoliko estis evidente la pomo, kiu ne falis malproksime de la arbo, lia patro estis kromalie dio de ŝtelistoj.
Eble lia faro plej konata estis ŝtelo de la brutaro de la eĥalia reĝo Eŭrito kaj pikanta estas, ke el tiu ĉi faro li kulpigis la heroon Heraklon. Tiun ĉi okazaĵon oni konsideras la unua kazo, kiam la ŝtelisto krias: "Kaptu ŝteliston!"
Ŝtelon de brutaro li ankaŭ faris de Sizifo, sed Sizifo estis pli sprita, metis insidon per brutoj, sur kies hufoj estis surskriboj „Ŝtelis Aŭtoliko“, do li estis baldaŭ post la delikto konviktita kaj punita.
Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Autolykos
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.