Aŭstra ŝilingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭstra ŝilingo (germane österreichischer Schilling [ŜILing]) inter la jaroj 1925 ĝis 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Aŭstrio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Ekde la 1-an de januaro 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu ŝilingo egalis al 100 «groŝoj» (germane Groschen [GROŝn] — atentu ke en Germanio groŝo estis monero de 10 pfenigoj, do dekono de la nacia valuto germana marko, dum en Aŭstrio temis pri nur centono de la nacia valuto). Oficiala mallongigo de la valuto estas ATS — el tio «AT» (aŭ en interretaj adresoj «.at») estas la internacia mallongigo por Aŭstrio kaj S estas la unua litero en la nacilingva formo de la vorto ŝilingo, enlande uziĝis ankaŭ la nacia mallongigo «ÖS».