![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Aircraft_carriers_of_2007_except_US._carriers.jpg/640px-Aircraft_carriers_of_2007_except_US._carriers.jpg&w=640&q=50)
Aviadila ŝipo
militŝipo, kiu kapablas porti kaj lanĉi militaviadilojn sur maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aviadila ŝipo aŭ aviadilporta, aviporta ŝipo, aviadilŝipo [1][2] estas militŝipo, nome surfaca ŝipo, servante kiel movanta apogpunkto. Oni formis sur ties ferdeko al- kaj de-teriĝejon por aviadiloj kaj helikopteroj.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aerŝipo aŭ Hidroplano. |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Aircraft_carriers_of_2007_except_US._carriers.jpg/640px-Aircraft_carriers_of_2007_except_US._carriers.jpg)
La deteriĝon (ekflugon) helpas:
- ventodirektigo de la ŝipo
- rapidigaj katapultoj
La alteriĝon (surferdekiĝon) helpas:
- krucoj sur la avidiloj, kiuj kaptas la brid-retojn
- radioaparatoj, radaroj, ferdekaj signoj
La landoj nuntempe (2022) funkciigantaj aviadilŝipoj estas Usono, Italio, Britio, Francio, Hispanio, Rusio, Ĉinio kaj Barato.