La avenuo Montaigne (franclingve avenue Montaigne) estas strato de Parizo lokita en la 8-a arondismento.
8-a Arond. Avenuo Montaigne
| |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Arondismento(j) | 8-a arondismento | ||
Morfologio | |||
Longeco | 700 m | ||
Historio | |||
Eksnomo(j) | Allée des Veuves | ||
| |||
Ekzistas tie multaj butikoj kies specialecoj estas modo kaj lukso, ekzemple Christian Dior, Chanel aŭ Valentino. La avenuo cetere gastigas plurajn ĵuvelistojn kiel Bulgari, kaj la prestiĝa hotelo Plaza Athenée.
Dum la 1980-aj jaroj, la avenuo Montaigne, same kiel Bond Street por Britio, estis rigardita kiel la plej grava loko en Francio koncerne modon. Ĝi estas hodiaŭ pli grava ol la proksima strato Faubourg Saint-Honoré. Al la firmo LVMH oni plejparte ŝuldas la nuntempan aspekton de la avenuo, ĉar ĝi posedas multajn konstruaĵojn tie.
La avenuo Montaigne antaŭe nomiĝis allée des Veuves (aleo de la Vidvinoj), ĉar la funebrantaj virinoj kutimis kuniĝi tie ĝis la komenco de la 18-a jarcento. Ekde tiam, la strato alprenis la nomon de Michel de Montaigne, la fama franca verkisto de la 16-a jarcento.
Tie estas
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.