komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Auswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 650 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Auswil | |
---|---|
Blazono de Auswil | |
Vilaĝeniro de Auswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 629943 / 220800 (mapo)47.13757.8333333333333 |
Nombro de loĝantoj | 650 |
Areo | 4,65 km² |
Alteco | 459 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4944 |
Komunumkodo | 0322 |
Mapo de Auswil | |
Auswil situas en la Svisa Mezlando proksimume 10 kilometrojn sude de la urbo Langenthal. La komunumo Auswil konsistas el la vilaĝoj Oberauswil, Unterauswil, Hermandingen, Aerbolligen kaj Rohrbachberg. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Langete.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,65 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 4,95% por setlado. [1]
La komunumo Auswil limas en nordo al Madiswil, en oriento al Gondiswil, en sudo al Huttwil, kaj en okcidento al Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika transportreto.
Auswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Rohrbach ĉe la fervojlinio Langenthal al Huttwil tamen troviĝas en distanco de nur 1 km de la komunumocentro de Auswil.
La unua dokumenta mencio de Auswil datiĝas el la jaro 855 kiel Ouvistwilare. La mezepoka Burgo Rohrbachberg, kiu estis en la 12-a jarcento posedaĵo de kiburgaj vasaloj, en la jaroj 1318 kaj 1323 estis detruita de bernanoj. Ĝis en la 19-a jarcento, kiam la komunumo sendependiĝis Auswil apartenis al la komunumo Rohrbach, al kies paroĥo ĝi eklezie ankoraŭ apartenas. Kiel Rohrbach Auswil apartenis dum mezepoko al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1504 ĝi kun Rohrbach estis vendita al la urbo Berno.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.