Aŭstralia signolingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭstralia signolingvo (angle Australian Sign Language, kutime mallongigita Auslan), estas signolingvo uzata en Aŭstralio. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 14 000 surdaj homoj en Aŭstralio. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas Auslan, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la aŭstralia surda komunumo.
Rapidaj faktoj signolingvo • moderna lingvo, BANZSL ...
Novzelanda signolingvo | |
angle Australian Sign Language (Auslan) | |
signolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
BANZSL | |
Parolata en | Aŭstralio |
Parolantoj | 10 100 |
Signantoj | ĉ.14 000 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sgn-AU |
ISO 639-3 | asf |
Glottolog | aust1271 |
Angla nomo | Auslan |
Franca nomo | auslan |
Fermi
Kiel la novzelanda signolingvo (NZSL), ĝi evoluis el la brita signolingvo de la 19-a jarcento, kaj retenas la saman manlibran alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. BSL, Auslan kaj NZSL kune povas nomiĝi BANZSL.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Aŭstralio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |