Atommilito aŭ nuklea milito estas milito en kiu estas uzataj, interalie aŭ ĉefe, nukleaj armiloj ekzemple atombombo. Tia milito komencis la lastajn tagojn de la Dua Mondmilito kiam Usono, kiu jam estis venkonta, lanĉis po unu atombombon sur la japanaj urboj de Hiroŝimo kaj Nagasako. Poste ŝtatoj kiu havis la necesan teknikaron, faris nur provojn, sed ankaŭ kaŭzante polemikon kiel tiuj de Francujo en Oceanio aŭ tiuj de Barato kaj Pakistano. Krom tio la atommilito iĝis konstanta minaco dum la Malvarma Milito kaj ankoraŭ estas ĉe la konstanta militemo inter arabaj ŝtatoj, plus Irano, kaj Israelo.
Nuclear War Survival Skills aŭ mallonge NWSS estas anglalingva libro verkita de Cresson Kearny kiel manlibro de civila defendo. Ĝi enhavas informojn kolektitajn el la esploro farita ĉe Oak Ridge National Laboratory dum la malvarma milito kaj el la longa vivado en ĝangalo fare de Kearny kaj el liaj internaciaj vojaĝoj.
Transvivo
La prognozoj de la efikoj de granda kontraŭ-valora (angle: countervalue) nuklea interŝanĝo inkluzivas milionojn da enloĝantoj de grandaj urboj mortigitaj ene de mallonga tempo. Kelkaj prognozoj el 1980-aj jaroj iris pli for kaj argumentis, ke kompleta nuklea milito povus eventuale kaŭzi formorton de homaro.[1] Tiaj prognozoj foje, sed ne ĉiam, bazitaj sur la totala milito kun arzenaloj de grandeco de la pinto de la malvarma milito, ricevis kritikon en pli posta periodo.[2] Aliflanke, kelkaj registaraj prognozoj el 1980-aj jaroj, kiel ekzemple CRP-2B de FEMA kaj Carte Blanche de NATO, estis kritikataj fare de la grupoj kiel Federacio de Usonaj Sciencistoj por esti tro optimismaj. Ekzemple CRP-2B, malfame prognozis, ke 80 % de usonanoj transvivus nuklean interŝanĝon kun Sovetunio, kio neglektis impaktojn de nuklea milito sur sanprizorga infrastrukturo, provizo de manĝaĵo kaj la ekosistemo kaj antaŭsupozis, ke ĉiuj grandaj urboj povus esti sukcese evakuaciitaj ene de 3–5 tagoj.[3] Nombro da publikaĵoj dum la malvarma milito advokaciis por prepariĝoj, kiuj povus ebligi al grandaj partoj de civiluloj transvivon de eĉ totala nuklea milito. Inter la plej famaj de tiaj publikaĵoj estas Nuclear War Survival Skills.[4]
Por eviti vundiĝon kaj morton el la varma kaj prema efiko de nuklea armilo, oni instruis infanojn en lerneja aĝo "kauriĝi kaj ŝirmi sin", angle duck and cover, laŭ la fruatempa malvarmmilita samnoma filmo. Tia konsilo estas donata ankaŭ por la kazo de nuklea teroratako.[5]
La brita registaro evoluigis publikan alarman sistemon por uzi dum nuklea atako kun la atendo de kvarminuta averto antaŭ detonacio. Usono atendis avertotempon de duonhoro (por terbazaj misiloj) ĝis malpli ol tri minutoj (por submarŝipe bazitaj armiloj). Multaj landoj havas planojn por daŭreco de registaro post nuklea atako aŭ similaj katastrofoj. Tiuj varias de elektro de pluvivanto kun la celo certigi la supervivon de iu formo de registara gvidado, ĝis la sovetunia "Mortmana" sistemo (angle Dead Hamd, ruse Периметр), kiu ebligas respondon eĉ se la tuta sovetunia registaro estus detruita. Nukleaj submarŝipoj ricevas leterojn de lasta rimedo (angle Letters of last resort): ordonojn pri kion fari en la kazo, ke malamika nuklea atako detruis la registaron.
Pluraj aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo faris signifajn penojn por maksimumigi siajn eblojn de travivo en la okazo de grandaj katastrofoj, kaj naturaj kaj homfaritaj. Ekzemple, metrostacioj en Pjongjango, Nord-Koreio, estis konstruitaj 110 metrojn subtere kaj estis dizajnitaj por servi kiel nukleaj ŝirmejoj en la kazo de milito, kun ĉiu stacia enirejo konstruita per dikaj ŝtalaj eksplodopordoj.[6][7] Ekzemplo de private financitaj radiaktivaj ŝirmejoj estas la Ark Two Shelter en Ontario, Kanado, kaj aŭtonomaj ŝirmejoj estis konstruitaj kun emfazo je postmilita homa interkonektado kaj rekonstruado.[8] En Svislando plimulto de la hejmoj havas subteran eksplodan kaj radiaktivan ŝirmejon. La lando havas tiom da ŝirmejoj, ke ili povas loĝigi iomete pli ol la tuta populacio de la lando.[9][10]
Dum la nukleaj radiaktivaj ŝirmejoj priskribitaj supre estas la idealaj longtempaj protektaj metodoj kontraŭ danĝera radiada ekspono en la okazo de nuklea katastrofo, estas ankaŭ necese havi moveblajn protektajn ilojn por laboristoj en medicino kaj sekureco por sekure kunlabori dum evakuado kaj multaj aliaj necesaj publikaj sekurecaj celoj. Estas multaj bazaj ŝirmaj strategioj uzataj por protekti kontraŭ la deponiĝo de radioaktiva materialo de eksteraj radiadaj medioj. Respiriloj, kiuj protektas kontraŭ interna deponiĝo, estas uzataj por malhelpi la enspiron kaj engluton de radioaktiva materialo kaj haŭt-protekta ekipaĵo, kiu estas uzata por protekti kontraŭ la deponiĝo de materialo sur eksteraj strukturoj kiel haŭto, hararo kaj vestaĵo. Dum ĉi tiuj protektaj strategioj iomete mapliigas la eksponon, ili provizas preskaŭ nulan protekton de ekstere penetranta gama-radiado, kiu estas la kaŭzo de akuta radiada sindromo kaj povas esti ekstreme mortiga en altaj dozoj. Nature ŝirmado de la tuta korpo de alt-energia gama-radiado estas plej bona, sed la necesa maso por provizi adekvatan malpliigon igas funkcian movon preskaŭ neeblan.
Ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.