Atomismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La atomismo estas greka filozofia skolo, kies laŭ lia ĉefa teorio, la universo komponiĝas nur el vakuo kaj materio sub formo de atomoj. La atomoj, nedivideblaj kaj neŝanĝantaj, estas ĉiuj el la sama substanco, kaj diferenciĝas unu el la aliaj pro siaj formoj kaj lokiĝo. En la universo estas nenio krom amaso da atomoj. Tiu doktrino estas proksima de la materiisma monismo.
La helena filozofo Leŭkipo (ĉ 440 a.K) kaj lia disĉiplo Demokrito (ĉ 433 a.K) estas rigarditaj kiel la kreintoj de la atomismo. Tiun doktrinon pluigos Epikuro (ĉ 360 a.K) kaj Lukrecio (-99 - -55).
Giordano Bruno (1548 - 1600) asociis atomismon kaj spiritecon en la nocio pri monado, samtempe ero de materio kaj de spirito.