Atlantido
mita lando, droninta en maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Atlantido (el la malnova greka: Ἀτλαντὶς νῆσος, insulo de Atlaso) estas la nomo de mita, netrovita mondoparto, insulo aŭ kontinento. Tiu ideo aperas detale en du el la "dialogoj" de Platono. Platono prezentas la rakonton kiel nefikcian rakonton, sed nuntempaj fakuloj ĝenerale rigardas la tutan rakonton kiel fikcion sen bazo en la realeco. Tamen la rakonto de Platono ankoraŭ nun multe influas la literaturon, de sciencfikcio al bildrakontoj kaj filmoj.
La fontoj de ĉi tiu artikolo pri geografio ne sufiĉas. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Decembro 2012) |