![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Ermordung-wallensteins-in-eger-anonymer-kupferstich_1-640x370.jpg/640px-Ermordung-wallensteins-in-eger-anonymer-kupferstich_1-640x370.jpg&w=640&q=50)
Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein
From Wikipedia, the free encyclopedia
Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein kaj liaj oficiroj okazis la 25-an de februaro 1634 en la internoj de burgo Cheb kaj poste en Domo de Pachelbel en Cheb, kien Wallenstein kun la ceteraj forvojaĝis kiel generalisimo kaj ĉefkomandanto de imperiestraj fortoj antaŭ militiro kontraŭ svedoj kaj saksoj en Bavarion dum la tridekjara milito. La atencon faris grupo de irlandaj solduloj subgvide de kolonelo de rajdistaro Walter Butler, la rekta murdisto de Wallenstein estis poste irlanda centestro Walter Deveroux. La murdo okazis kun konscio kaj konsento de imperiestro Ferdinando la 2-a mem, al kies potenco kaj kontrolo la politike, armee kaj ekonomie eksterordinare kapabla kaj en la certaj rilatoj preskaŭ aŭtonome prezentanta sin Wallenstein poste komencis malproksimiĝi, same tiel lia morto estis dezirinda por pligrandiĝanta kvanto de la potencaj homoj.
Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein | |
---|---|
![]() Walter Deveroux atakas kontraŭ Albrecht von Wallenstein per halebardo | |
Historia periodo: | Tridekjara milito |
Celo: | Albrecht von Wallenstein ĉefkomandanto de imperiestra armeo Christian von Ilow Vilém Kinský Jindřich Niemann Adam Erdman Trčka z Lípy |
Dato: | 25-a de februaro 1634 |
Loko: | Burgo Cheb kaj Domo de Pachelbel, Cheb, Reĝlando Bohemio |
Atencanto: | Valdštejn - Walter Deveroux von Ilow - ? Kinský - ? Niemann - ? Trčka z Lípy - Walter McDaniel Walter Butler John Gordon 35 viroj |
Uzita armilo: | Wallenstein - halebardo ceteraj viktimoj - paf- kaj tranĉarmiloj |
La krimo okazis la duan tagon vespere post enloĝiĝo de la grupo de Wallenstein en la urbo, en la tempo de komuna festeno en burgo Cheb, sed kien Wallenstein ne venis. Ĉi tie estis murditaj Christian von Ilow, Vilém Kinský, Jindřich Niemann kaj Adam Erdman Trčka z Lípy. Sekve la atakintoj ekiris en la domon de Pachelbel en la ĉefa urba placo, ili enrompis en lian ĉambron en la etaĝo, kie la fervora Deveroux trapikis la dukon per halebardo.
La morto de Wallenstein havis por la Habsburga monarkio ampleksajn politikajn kaj armeajn sekvojn, same tiel ĝi estas envolvita per vico da teorioj pri la ĉefa kaŭzo de la malvarmsanga, de la imperiestro konsekrita forigo de unu el la plej potencaj, la plej riĉaj kaj la plej kapablaj eŭropaj politikistoj kaj armeestroj de sia tempo. Sed ekzistas principaj pruvoj kaj gvidiloj, kiuj signas, ke la duko en la tempo de murdo trairis tra la tria (jam detruanta) fazo de malsaniĝo de sifiliso, kiu korpe kaj psike neniigis lin (verŝajne ĝi estis kaŭzo de kelkaj liaj polemikaj decidoj) kaj lia morto tiel en mallonga tempo estus neevitebla.