Asirio
Mezopotamia ŝemida imperio (malfondiĝis je la 7a jarcento a.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia
Mezopotamia ŝemida imperio (malfondiĝis je la 7a jarcento a.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia
Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en la 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis la 7-a jc a.K. En tiu tempo, la loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de la asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de la lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio.
Asirio dekomence situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝata de ĥuritaj kaj subaraj ne-ŝemidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-ŝemida amorea loĝantaro, kaj de sudorient-ŝemida babilona (akada) loĝantaro. La akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la ŝemidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.