Ĉefepiskopo
religia titolo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefepiskopo (ankaŭ "arkiepiskopo" aŭ "arĥiepiskopo") estas religia titolo en pluraj kristanaj eklezioj, pli alta ol episkopo.
La nocio ĉefepiskopo aŭ metropolito signifis komence nur la episkopon rezidantan en la ĉefurbo de iu romia provinco. Li kuntenis kaj gvidis la provincan sinodon, el kio evoluis la kontrolkomitato pri la provincaj episkopoj.
Vidu ankaŭ primaso.