Arkiduko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkiduko (aŭ foje arĥiduko aŭ ĉefduko), germane Erzherzog, latine archidux, estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo. Ĝi estis uzata de membroj de la dinastio Habsburgo – unue (kiel regantoj de la arkiduklando Aŭstrio) ĉiuj habsburgaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, kaj poste ĉiuj imperiestroj de Aŭstrio, kaj krome ĝis 1919 ĉiuj princoj de la dinastioj Habsburgo kaj Habsburgo-Loreno havis la titolon arkiduko.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio kaj Aŭstrio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |