Artileria gvatejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Artileria gvatejo estas en terminologio de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj nocio uzata por permanenta unifikita ferbetona objekto konstruata pro celo de observado de malamiko kaj donado de tiel ĉi akiritaj informoj al propraj taĉmentoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/57/H%C3%A1j_ve_Slezsku%2C_Smolkov%2C_MO-S_42_%282015-04-14%3B_04%29.jpg/640px-H%C3%A1j_ve_Slezsku%2C_Smolkov%2C_MO-S_42_%282015-04-14%3B_04%29.jpg)
Taktike la artileria gvatejo enfalis ĉiam sub iun el artileria fuortaro, malgraŭ tio ke ili povis malproksimaj de ĝi eĉ kelke da kilometroj. Laŭ tio, ĉu la gvatejo estis konektita al la subtera sistemo de la supera fuortaro, ni dividas ilin al fuortaraj aŭ izolitaj. Ili estis lokigataj sur loko kun bona belvido al ĉefa defenda posteno kaj ĝia antaŭkampo, sed kiujn estis samtempe tro vundeblaj por malamiko. En la plafono ili havis enigita artilerian gvatigan kloŝon ĝis tri travidejoj kaj ekipita de speciala optiko.