Arthur Koepchen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arthur KOEPCHEN (30-an de aŭgusto 1878 - 27-an de majo 1954) estis ekde 1917 teknika prezidanto de la iama Rejna-Vestfalia Elektroproduktejo (hodiaŭ RWE) kun sidejo en Essen (Ruhr-regiono) kaj kiu karakterizis la ekonomian kaj teknikan entreprenan evoluon en la sekvaj tri jardekoj.
Arthur Koepchen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1878 (1878-08-30) en Velbert |
Morto | 27-an de majo 1954 (1954-05-27) (75-jaraĝa) en Bredeney |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | TH Karlsruhe (en) (1899–1903) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Li faris pioniran laboron, kiam li instigis interligi la energioproduktajn konzernojn tra la regionoj. El historia vidpunkto, li havis gravan parton en tio, ke la prizorga centralo de la urbo Essen iĝis monda konzerno
Li teknike efektivigis pumprezervan akvoenergian centralon en 1927-1930 ĉe Hengsteysee ĉe Herdecke. Oni nomumis tion post la planinto al Koepchenwerk. Tiel li helpis solvi la energiorezervajn problemojn de la RWE-karbocentralo.
Oni nomumis post li eĉ lernejon en Pulheim-Brauweiler.