From Wikipedia, the free encyclopedia
Artaŝes la 1-a, en armena lingvo: Արտաշես Առաջին estis la fondinto de la Artaksia Dinastio, kiu regis la armenan reĝlandon dum preskaŭ du jarcentoj. Artaŝes regis la menciitajn teritoriojn de 189 a.K. ĝis 160 a.K..
Artaŝes la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sekvanto | Artavasdo la 1-a vd | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | |||||
Ŝtataneco | Reĝlando Armenio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Artaksia Dinastio • Orontidoj vd | ||||
Edz(in)o | Satenik vd | ||||
Infanoj | Artavasdo la 1-a, Tigrano la 1-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Je la fino de la 3a jarcento a.K, Armenio estis reĝlando formita de ĉ. 120 regionoj regataj de nakhararoj (lokaj nobeloj). Kvankam Aleksandro la Granda ne konkeris Armenion, la greka kulturo multe influis la armenan socion. Kiam Antioko 3-a la Granda pridisputis la aŭtoritaton de Armenio kun la orontidoj, la monarko de Seleŭkio nomumis al Artaŝes kiel generalo, (en la greka lingvo στρατηγός strategos). Post la malvenko de Antioko kontraŭ la romianoj en la Batalo de Magnezio (190 a.K.), Artaŝes kaj lia subulo, Zariadres, ribeliĝis kaj sub konsento de Romio, ili fondis memstaran reĝlandon kaj proklamis sin reĝojn. Artaŝes regis en Granda Armenio kaj Zariadres en Malgranda Armenio
Artaŝes edziniĝis al Satenik, filino de la reĝo de la alanoj. El tiu ĉi geedziĝo naskiĝis ses filoj: Artavasdes la 1-a de Armenio, Vruyr, Mazhan, Zariadres, Tiran kaj Tigranes. Artaŝes fondis la politikan ĉefurbon de la reĝlando, Artashat, ĉe la rivero Aras, proksime de Lago Sevan. Post la malvenko en la Batalo de Zamo, Hanibalo rifuĝis sin en la kortumo de Antioko kaj kiam li ne plu povis protekti lin, la kartaga generalo rifuĝis en la kortumo de la armena reĝo. Artaŝes estis enprizonigita de Antioko la 4-a kiam li atakis Armenion en 165 a.K.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.