Arondismento Apt
arondismento de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Apt (france arrondissement d'Apt, okcitane Arrondiment d'Ate) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Vaucluse, en la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, mallongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Apt, okcitane Ate. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 127 891 personoj sur areo de 1 377 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Arondismento Apt | |
france: Arrondissement d'Apt
okcitane: Arrondiment d'Ate | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Departemento | Vaucluse |
Ĉefurbo | Apt |
Areo | 1 377 km² (137 700 ha) |
Loĝantaro | 127 891 (2021) |
Denseco | 93 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 841 |
Komunumoj | 57 |
Fermi
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 4 kantonoj.