Armoriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Armoriko estas antikva nomo por larĝa regiono marborda en Francio inter Pornic, apud Nanto, kaj Dieppe norde de la regiono de Caux. Ĝi entenis do la tutan nunan regionon Bretonio, la nordokcidentan parton de la Luarlandoj kaj la tutan normandan marbordon. La armorika montaro atingas altecon preter 400 metroj.
Rapidaj faktoj Historia regiono, regiono [+] ...
Armoriko | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 48° 10′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)48.16666667-1 [+] | |
Vikimedia Komunejo: Armorica [+] | ||
Fermi
Vivis tie keltaj triboj ene de armorika federacio.
Strabono, greka geografo, kiu naskiĝis en Amasya, Kapadokio ĉirkaŭ 58 a.K. kaj Poseidonios de Apamée aŭ de Rhodes priskribis la armorikanojn (armoricani) kiel devenintaj de la belgaj gaŭloj (belgae).
Julio Cezaro diris: « Horum omnium fortissimi sunt Belgae » (El ĉiuj, la belgoj estas la plej fortaj.).