![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Ko%25C5%2599el%25C3%25ADnsk%25C3%25A9_%25C3%25BAdol%25C3%25AD%252C_Vojensk%25C3%25BD_%25C3%25BAjezd_B%25C5%2599ezina%252C_okres_Vy%25C5%25A1kov.jpg/640px-Ko%25C5%2599el%25C3%25ADnsk%25C3%25A9_%25C3%25BAdol%25C3%25AD%252C_Vojensk%25C3%25BD_%25C3%25BAjezd_B%25C5%2599ezina%252C_okres_Vy%25C5%25A1kov.jpg&w=640&q=50)
Armea Spaco Březina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Armea Spaco Březina (germane Birkicht, antaŭe ankaŭ armea ekzerca spaco Dědice) estas armea spaco en Ĉeĥio, norde en distrikto Vyškov en arbarriĉa teritorio de montetaro Drahana montetaro. La teritorio de spaco ensumigas 158,206 km² da arbaroj, la spaco estis kreita de registaro de Ĉeĥoslovakio la 17-an de aprilo 1951 kun valideco ekde la 1-a de majo 1951 surbaze de leĝo n-ro 169/1949 Sb., pri armeaj spacoj, sur teritorio de ĝisnuna armea tendaro Dědice establita de registaro de ĈSR en la jaro 1936. Diference de kazoj de aliaj armeaj spacoj estis dum ties establo elloĝigita neniu municipo. Arme-spaca oficejo havas sidejon en Vyškov kaj ĝi plenumas krom alia ankaŭ funkcion de konstruinspekto kaj matrikulo. Preskaŭ la tuta teritorio de la armea spaco estas kovrita de arbaroj. Nearbarkovritajn kaj forarbarkovritajn areojn kreas precipe diversaj spacoj. Al la jaro 2016 en la teritorio de la armea spaco estas neniu anoncita al daŭra restado.
Armea Spaco Březina | |||
ĉeĥe Vojenský újezd Březina, germane Truppenübungsplatz Wischau, germane Birkicht | |||
armea spaco | |||
Valo Kořelínské údolí, Armea Spaco Břazina | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vojenský újezd Březina | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Vyškov | ||
Administra municipo | Vyškov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Situo | Armea Spaco Březina | ||
- alteco | 674 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 22′ 06″ N 16° 57′ 39″ O (mapo) | ||
Areo | 158,206 km² (15 820,6 ha) | ||
Loĝantaro | 0 (2024) | ||
Denseco | 0 loĝ./km² | ||
Kreita | 17-a de aprilo 1951 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 682 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0646 | ||
NUTS 5 | CZ0646 592935 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vojujezd-brezina.cz | |||
![]() | |||
Partoj de armea spaco Březina estas katastraj teritorioj Doubrava u Březiny, Kotáry, Osina, Pulkava, Stříbrná u Březiny kaj Žbánov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Otaslavice, Radslavice, Zelená Hora, Ondratice, Prostějovičky, Plumlov, Myslejovice, Stínava, Protivanov, Otinoves, Vícov, Krumsín, Malé Hradisko, Drahany, Bousín, Drysice, Podivice, Nové Sady, Pustiměř, Studnice, Kulířov, Krásensko kaj Vyškov.