From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkpafado aŭ malofte arkopafado, arkopafo estas branĉo de ĉasado, praktikata ankaŭ en la sporto kaj uzita en militoj ĝis la mezepoko. La arkpafisto provas pafi per la arko la sagon en la celtabulon. La tuta sistemo estas nomata pafarko kaj sago.
Arkpafado | |
---|---|
speco de sporto • sporta fako | |
sporto • pafo • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro.
La pafisto pafas al la ringa celtabulo.
La plej grava internacia organizo de arkpafado estas FITA, la Fédération International de Tir à l'Arc.
La arkpafado estas ekde 1972 - denove – olimpika ludo, post kiam tio estis jam sporto komence de la novepoko de Olimpikoj ekde 1896 ĝis 1920.
La plej konataj fakoj:
La celtabulo havas de interno al ekstero la kolorojn de oro, ruĝo, bluo, nigro kaj blanko, la ringoj nombras de 10 ĝis 1.
Ĉe kampa arkpafado oni starigas la celtabulojn preter rondlinio. La tabuloj estas nigraj kaj la interna ringo estas orfarba. La ringoj nombras de 5 ĝis 1. La diferenco al FITA-pafoj estas, ke tie ĉi ne estas ĉiukaze konata la distanco al la tabulo, tiel la bona arkpafisto devas bone taksi eĉ la distancon.
Ĉe ĉas-arkpafado oni devas senti. Oni pafas bildojn de bestoj aŭ ŝaŭmplastajn bestojn. Ĉe la plej multaj turniroj oni nekonas la distancon al la celo. La ĉasisto devas tra arbedoj, desupre, desube, kelkfioje eĉ kniante pafi la bestojn. La celo estas la sagon pafi en la ĉasaĵon, al areo de koro kaj pulmo. Al unu ĉas-arkpafado nomata Parcours, apartenas tipe 28 celoj kaj je kiu oni devas pafi maksimume 3-foje. La taksado okazas ekzemple laŭ la sekva skemo (ekzistas ankaŭ aliaj pritaksaj sistemoj):
Sago | Trovo | Punkto |
---|---|---|
1 | Kill | 20 |
Korpo | 16 | |
2 | Kill | 14 |
Korpo | 10 | |
3 | Kill | 8 |
Korpo | 4 |
IFAA regularo por ĉasturniro
Sago | Trovo | Punkto |
---|---|---|
1 | CenterKill | 20 |
Ĉasaĵo | 18 | |
Korpo | 16 | |
2 | CenterKill | 14 |
Ĉasaĵo | 12 | |
Korpo | 10 | |
3 | CenterKill | 8 |
Ĉaso | 6 | |
Korpo | 4 |
Tie oni taksas la unue pafanton.
La arkoĉasado aŭ arkofiŝado estas malpermesita aŭ strikte kontrolita en multaj landoj de Eŭropo (an Usono oni povas libere ĉasi per arko eĉ grizan urson).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.