Arkimeda ŝraŭboarkimeda helico estas hidraŭlika invento de Arkimedo en la 3-a jarcento a.K., per kiu oni povas transporti likvojnpulvorojn. Spiralforma helico estas muntita en tubo. La transporto estas la rezulto de turna movado de la helico en la tubo.

Ĉi tiu artikolo temas pri pumpilo elpensita de Arkimedo. Por ebena kurbo (dudimensia objekto) rigardu la paĝon Arkimeda spiralo.
Thumb
Animita filmo de la Arkimeda ŝraŭbo (parto de la transportita kvanto
Thumb
Permane pelebla Arkimeda ŝraŭbo

Ĝi funkcias efike en likvo ĝis angulo de 20⁰. Ĝi estis uzata en la antikvo (Romia imperio) por senakvigo de minejoj.

La cilindra tubo kaj la ŝraŭbo ne devas esti perfekte izolaj, la konstruaĵo estas efike funkciigebla, se la reen-filtriĝa likvokvanto ne superas la elĉerpitan likvokvanton. La likvo el la pli supra ŝraŭboparto filtriĝas en la pli suban ŝraŭboparton kaj denove en direkton de la transporto. Dum la transporto estiĝas ekvilibro inter la elĉerpita, refiltriĝanta (reglisanta), transportita kvanto.

Thumb
Moderna Arkimeda ŝraŭbo ĉe la drenmaŝino de Kinderdijk. Foto: M.A. Wijngaarden

Simila konstruaĵo estas uzebla por produkti turn-energion per malsuprenfluo, ekzemple de rivera akvo. En tiu okazo la aparato funkcias kiel centralo.

Uzado

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.