Ĉefanĝelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefanĝelo[1] aŭ arkianĝelo estas en judismo, kristanismo kaj islamo kategorio de anĝeloj. Ili estas unu el la naŭ ĥoroj da anĝeloj. La ĉefanĝeloj estas la antaŭlastaj, tuj antaŭ la anĝeloj (tion indikas la prefikso arki kiu signifas supera).Tamen la Biblio parolas nur pri unu ĉefanĝelo: pri Mikaelo/Miĥaelo.
- Kategorio Ĉefanĝelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
La vorto venas el la greka αρχαγγελος (archangelos) kunmetita el αρχ- (arĥ- = unua, ĉef-) kaj αγγελος (angelos = mesaĝisto).