From Wikipedia, the free encyclopedia
Argentavis magnificens (laŭvorte "grandioza argentina birdo") estas la plej granda fluganta birdo iame vivinta kaj nune konata. Tiu birdo, foje nomata Giganta Teratorno, estis jam formortinta specio konata el tri lokoj el fina Mioceno (6 milionoj da jaroj antaŭe) de centra kaj nordokcidenta Argentino, kie oni akiris bonan ekzempleron da fosilioj.[1]
La humero (supra braka osto) de Argentavis estas iome damaĝita. Eĉ tiele, ĝi ebligas akuratan ĉirkaŭkalkulon de ties longo dum vivo, kiu estis nur iomete pli mallonga ol tuta homa brako.[2] La specio ŝajne havis fortikajn, fortajn krurojn kaj grandajn piedojn kiuj ebligis ĝin facile piediri. La beko estis granda, sufiĉe svelta, kaj havis hokoforman pinton kun ampleksa buŝotruo.
Nunaj akceptitaj ĉirkaŭkalkuloj:
Kompare la nune vivanta birdo kun plej granda enverguro estas la Vagalbatroso, kun 3,65 m. Ĉar oni scias, ke A. magnificens estis surtera birdo, alia bona punkto de komparo estas la Anda kondoro, khu estas ne tro malproksime rilata al Argentavis. Tiu birdo estas inter la plej grandaj surteraj birdoj, kun enverguro de ĝis 3,2 m kaj pezo de ĝis 15 kg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.