From Wikipedia, the free encyclopedia
Are You Experienced estas la debuta studialbumo de uson-angla rokmuzika grupo Jimi Hendrix Experience. Lanĉita en 1967, la disko estis tuja kritika kaj komerca sukceso, kaj ĝi estas vaste rigardita kiel unu el la plej grandaj debutoj en la historio de rokmuziko. La albumo prezentas la novigan metodon de Jimi Hendrix pri kantverkado kaj elektra gitaro, kiu baldaŭ kreis novan direkton en psikedela rokmuziko kaj ŝtonroko.
Are You Experienced kaj ĝiaj antaŭaj unuopaĵoj estis registritaj dum kvin-monata periodo de fino de oktobro 1966 ĝis frua aprilo 1967. La albumo estis kompletigita en 16 registradaj sesioj ĉe tri londonaj lokoj, inkluzive De Lane Lea Studios, CBS Studios kaj Olympic Studios. Eldonita en Britio la 12-an de majo, 1967, "Are You Experienced" pasigis 33 semajnojn en la furorlistoj. La albumo estis eldonita en Usono la 23-an de aŭgusto de Reprise Records, kie ĝi atingis la kvinan lokon en la usona Billboard, restante sur la tabelo dum 106 semajnoj, 27 el tiuj inter la pintaj 40.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.