Arcachon - jen france, prononco [aʁkaʃɔ̃], okcitane respektive gaskone Arcaishon - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al kaj estas la centro de la samnoma arondismento Arcachon (aŭ Arcaishon) kaj al la kantono La Teste-de-Buch / La Tèsta de Buc.
Rapidaj faktoj Arcachon Arcaishon, komunumo ...
Fermi
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 11 259 loĝantoj sur areo de 7,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 489 loĝantoj/km².