Arboloĝanto, aŭ Arborikolo kiel neologismo, estas besto kiu loĝas ĉe arboj plej ofte.

Thumb
Leopardoj bone grimpas kaj povas superporti siajn ĉasaĵojn en arbojn, kie ili neatingeblas de kadavromanĝantoj kaj aliaj predantoj.

Arbomoviĝoarbomoviĝemo estas la movkapablo de bestoj ĉe arboj. En vivejoj en kiuj arboj troviĝas, bestoj evoluis moviĝemon en ili. Kelkaj bestoj nur foje grimpas arbojn, dum aliaj estas ekskluzive arbarmoviĝemaj. Tiuj vivejoj prezentas multajn mekanikajn defiojn al bestoj moviĝantaj interne de ili, kiu kaŭzas gamon da sekvoj anatomiaj, kutimaraj kaj ekologiaj, same kiel variojn ĉie en malsamaj specioj.[1] Krome, multaj el tiuj samaj principoj povas apliki al grimpado sen arboj, kiel ekzemple, rokstakoj aŭ montoj.

La plej frue konata tetrapodo kun specialiĝaj adaptaĵoj por surgrimpi arbojn estis suminio, sinapsido de la malfrua Permio, antaŭ proksimume 260 milionoj da jaroj.[2]

Kelkaj senvertebruloj havas ekskluzive surarbajn vivejon, ekzemple, la arbhelikoj. Kelkaj vertebruloj havas ĉefe surarbajn vivejon, ekzemple, la arboranoj.

Biomekaniko

La mekanikaj defioj de arbaraj vivejoj solviĝis laŭ diversspecaj manieroj. La defioj inkludas moviĝi sur mallarĝajn branĉojn, moviĝi laŭ inklinoj, ekvilibriĝi, transiri interspacojn, kaj trakti obstrukcojn.[1]

Diametro

Iri laŭ mallarĝa surfaco prezentas specialajn malfacilaĵojn al bestoj. Dum surtera movado, la loko de la masocentro povas elsvingiĝi de flanko ĝis flanko, sed dum arbara moviĝo, la masocentro pretermovas la randon de la branĉo, do la besto emas ŝanceliĝi aŭ eĉ renversiĝi. Plie, la bezono alkroĉi la mallarĝan branĉon grave limigas la piedallokigon kaj la gamon da movadoj kaj pozoj kiun la besto povas uzi.

Inklino

En arbaraj vivejoj, branĉoj ofte kreskas laŭ angulo, inkluzive de vertikala, al gravito-direkto — kiu kreas specialajn problemojn. Dum la besto moviĝas laŭ branĉo kiu kondukas supren, ĝi devas kontraŭbatali la forton de gravito por levi la korpon, kiu malfaciligas ĝian moviĝon. Inverse, dum la besto descendas, ĝi devas ankaŭ kontraŭbatali graviton por kontroli sian devenon kaj malhelpi fali. Deveno povas esti precipe problema por multaj bestoj, kaj tre arbarmoviĝemaj specioj ofte havas specialiĝajn metodojn por kontroli sian devenon.

Thumb
Gibonoj estas plentaŭgaj braksvingemuloj, ĉar iliaj longformaj membroj ebligas ilin facile svingiĝi kaj ekteni branĉojn.

Ekvilibro

Pro la alteco de multaj branĉoj kaj la eble katastrofaj konsekvencoj de falo, ekvilibro gravegas al arbarmoviĝemaj bestoj. Sur horizontalaj kaj milde deklivaj branĉoj, la ĉefa problemo estas ŝanceliĝi al la flanko pro la mallarĝa subtena bazo. Ju pli mallarĝa la branĉo, des plia la malfacileco en ekvilibrado. Sur krutaj kaj vertikalaj branĉoj, renversiĝo iĝas malpli verŝajna, kaj impetado malantaŭen aŭ deglitado malsupren iĝas la plej verŝajna fiasko.[1] En tiu kazo, grand-diametraj branĉoj prezentas pli grandan defion, ĉar la besto ne povas loki siajn antaŭmembrojn pli proksime al la branĉo-centro ol siaj postaj gamboj.

Transiraj interspacoj

Branĉoj ne kontinuas, kaj ĉiu arbarmoviĝemulo devas moviĝi inter interspacoj en la branĉoj, aŭ eĉ inter arboj. Atingiĝante aŭ saltiĝante trans la interspacoj, la besto povas plenumi tiun celon.

Obstrukcoj

Arbaraj vivejoj ofte enhavas multajn obstrukcojn, kaj en la formo de branĉoj elirantaj el tiu, sur kiu la besto moviĝas, kaj de aliaj branĉoj kumpuŝiĝantaj en la spaco, tra kiu ĝi devas moviĝi. Tiuj obstrukcoj aŭ malhelpas moviĝon aŭ utiliĝas kiel kromaj kroĉopunktoj. Kvankam obstrukcoj tendencas malhelpi membrajn bestojn,[3][4] ili helpas serpentojn per provizo de ankropunktoj.[5][6][7]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.