Arbedotrunkarbusto (frutex, virgultum) estas ligneca planto kun malalta trunketo, kiu disbranĉiĝas tuj de la bazo ekz. siringo, ribujo, kratago. La arbedo maksimume altas 3 metrojn. La arbeto havas pli altan trunkon (pigmeaj arboj, arbetoj en la altaj montaroj). NPIV"diras (evi) 1 = trunkarbusto " = tufararbusti". Do ĝi konsilas eviton de tiu termino, ankaŭ ĉar tiu termino ne estas pli preciza ol la termino arbusto.

Thumb
Salikarbedo dum la frua printempo en Nederlando
Thumb
Arbedaro de papalao en la tropikaj sekaj arbaroj de Havajo.

Arbusto estas laŭ PIV 2005 ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6–7 m) sen trunko, tufarbusto (vidu ankaŭ arbedo) aŭ kun malalta trunko, trunkarbusto (ne pli ol 0,5 m).

Arbusteto (suffrutex) estas ligneca planto malpli alta ol arbedo, kun branĉoj malpli rigidaj ol ĉe arbedo kaj estantaj ofte pli-malpli duonherbecaj ĉe la supro (t.e. el la burĝonoj kreskas ĉiujare moltigaj partoj); ekz. eriko, kaprifolio, berberiso, rubuso, vakcinioempetro.

Alia fonto [1] difinas ĝin kiel perena, en plenkreska stato ĉirkaŭ 0,5 ĝis 8 m alta sentrunka aŭ multetrunka ligneca planto, kiu senpere disbranĉiĝas supre de la grundo. Sinonimo estas "arbetaĵo". La sama fakvortaro eksplikas, ke disbranĉiĝi estas forkiĝi en plurajn partojn.

Arbedaro, sinonimo arbedaĵo, estas aro de kelkaj aŭ de multaj grupiĝintaj arbedoj [2].

Veprejo, aŭ densa (dorna) arbustaĵo, estas densa, malfacile trapenetrebla (dorna) arbedaro [3].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.