Arbara leŭkostikto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arbara leŭkostikto (Leucosticte nemoricola) estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbara leŭkostikto, ĉe okcidenta Utarakando, Barato.
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucosticte nemoricola (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en la montoj de centra Azio el orienta Afganio tra Himalajo al nordorienta Birmo nome en la landoj Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio. Ties natura habitato estas moderklimataj herbejoj de alpaj deklivoj dum somero kaj en arbarklarejoj dum vintro. La arbara habitato nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kiu signifas “loĝanta en arbaro”.
Ĝi esta ĝenerale grizbruna birdo kun tre markate strieca dorso kaj flugilstrioj. La irisoj estas brunaj. La vosto estas mezlonga kaj forkoforma.