Aranĝaka, Aranjaka, Aranyakas (en Sanskrito: āraṇyaka आरण्यक) konstituas la filozofion pri la rita oferceremoniaro de la antikvaj hinduismaj religiaj tekstoj, nome Vedoj.[1] Ili tipe reprezentas la plej fruajn sekciojn de Vedoj, kaj estas unu el multaj tavoloj de Vedaj tekstoj.[2] La aliaj partoj de Vedoj estas la Samhita (benoj, himnoj), Brahmana (komentarioj), kaj la Upaniŝadoj (spiriteco kaj abstrakta filozofio).[3][4]

Aranĝaka priskribas kaj studas ritarojn el variaj perspektivoj, sed kelkaj inkludas filozofiajn spekulativojn. Por ekzemplo, la Katha Aranĝaka studas ritojn konektitajn kun la Pravargja.[5] La Aitareĝa Aranĝaka inkludas klarigon de la Mahavrata ritaro el ritaj ĝis simbolaj meta-ritaj vidpunktoj.[6] Aranĝaka, tamen, estas homogena nek laŭ enhavo nek laŭ strukturo.[6] Aranĝaka estas foje identigita kiel karma-kanda (कर्मकाण्ड) / (कांड), ritara ag/ofera sekcio), dum la Upaniŝadoj estas identigitaj kiel jnana-kanda (ज्ञानकाण्ड /कांड) sciaro/spirita sekcio).[3][7] En alternativa klasigo, la frua parto de Vedoj estas nomata "samhita" kaj la ritara komentario en la mantroj kaj ritoj estas nomata Brahmana kun kiu estas identigita la ceremonia karma-kanda, dum Aranĝaka kaj Upaniŝadoj estas referencata kiel la jnana-kanda.[8]

En la enorma volumo de antikva hindia Veda literaturo, ne estas absolute universale vera distingo inter Aranĝaka kaj Brahmana. Simile, ne estas absoluta distingo inter Aranĝaka kaj Upaniŝadoj, ĉar kelkaj Upaniŝadoj estas aligitaj ene de kelkaj Aranĝaka.[9] Aranĝaka, kun Brahmana, reprezentas la aperantajn transirojn en postaj Vedaj religiaj praktikoj.[10] La transiro kompletigas per la florado de antikva hindia filozofio en la eksteraj ofer-ritaj filozofiaj traktaĵoj de Upaniŝadoj.[11]

Notoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.