Aquileia [akŭileja] estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Aquileia limas al la Adriatika Maro. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 128 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sanktuloj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Fiumicello, Grado (GO), Terzo d'Aquileia kaj Villa Vicentina. En la antikva epoko, ĝi estis parto de la Sukcena Vojo inter Baltio kaj Romio. Inter multaj aliaj, ankaŭ la romkatolikaj kleruloj Rufino kaj ties filo, papo Pio la 1-a, naskiĝis en la urbo.
Rapidaj faktoj komunumo de Italio, Ĝemelurboj Piran vd ...
Fermi