Apokalipso (ĝenro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apokalipso, laŭ frua Judismo kaj kristanismo estis iu malkaŝo de sekretaj, kaŝitaj aferoj, kiujn Dio konigis tra speciale tiucele elektita profeto.
La vorto indikas kaj la ĝenron entute kaj ankaŭ povas indiki specifan verkon - plej konata kompreneble estas la Nov-Testamenta libro Apokalipso de Johano.
Ekzistas pluraj apokalipsoj. Tiu speco de literaturo estas grava en la historio de l' juda-kristana-islama tradicio, ĉar nocioj kiel resurekto el la mortintoj, Tago de l' Juĝo aŭ Lasta Juĝo kaj ankaŭ la Infero mem ĝuste en tiaj revelaciaj tekstoj fariĝis eksplicitaj.
La vorto, Greka de-origine, signifas fakte "Malkaŝiĝo" aŭ "Malkaŝo" ("Levo de vualo"). Origine uzis ĝin Greke-parolantaj Judoj, poste Kristanismo transprenis la terminon.