La Olimpiaj Ludoj[1]Olimpikoj[2] (antikve-greke Ὀλύμπια Olimpia,[3][4][5][6][7][8], nome "Olimpiaĵoj" ankaŭ antikve-greke Ὀλυμπιάς Olimpias[6][7][8][9], komparu la vortojn "Olimpio" kaj "olimpiado") estis serio de atletaj konkursoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigataj por honorigo de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unuaj Olimpiaj Ludoj estas tradicie datitaj je 776 a.K.[10] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romian regadon, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 p.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtatan religion de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[11]

Rapidaj faktoj ripetiĝanta sporta evento • religia festotago, Fondita en ...
Antikvaj Olimpiaj Ludoj
Thumb
ripetiĝanta sporta evento religia festotago
Fondita en -776
vdr
Fermi
Thumb
Palestro ĉe Olimpio, loko dediĉita al trejnado de luktistoj kaj aliaj atletoj

Dum la okazigo de la ludoj, oni deklaris Olimpian Batalpaŭzon por ke la atletoj povu veturi el siaj urboj al la ludoj sekure. La premioj por la venkantoj estis kronoj el olivarbaj branĉetoj. La ludoj iĝis politika ilo uzata de urboŝtatoj por deklari dominadon super ties rivaloj. Politikistoj anoncis politikajn aliancojn ĉe la ludoj, kaj dum milittempo, pastroj proponis buĉoferojn por peti al dioj venkon. La ludoj estis uzataj ankaŭ por helpi la disvastiĝon de la kulturo de Helenismo tra Mediteraneo. La Olimpiaj Ludoj prezentis ankaŭ religiajn celebrojn. La Statuo de Zeŭso en Olimpio estis enkalkulata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Skulptistoj kaj poetoj kongresis en ĉiu olimpia jaro por montri siajn artaĵojn al eblaj patronoj.

La antikvaj Olimpiaj Ludoj havis pli malmultajn konkurso-specojn ol la nuntempaj ludoj, kaj nur libernaskitaj grekaj viroj rajtis partopreni,[12] kvankam estis venkintaj virinoj inter ĉarposedantoj. Se ili plenumis la eniran kriterian postularon, atletoj el ajna greka urboŝtato aŭ regno estis rajtigitaj partopreni, kvankam la Hellanodikai, nome koncernaj funkciuloj, rajtigis al la reĝo Aleksandro la 1-a de Macedonio partopreni en la ludoj nur postkiam li pruvis sian grekan praularon.[13][14] La ludoj okazis ĉiam ĉe Olimpio anstataŭ translokiĝi inter diversaj lokoj, kia estas la praktiko ĉe la nuntempaj Olimpiaj Ludoj.[15] Venkintoj ĉe Olimpiaj Ludoj ricevis honorojn, kaj ties faroj estis kronikataj por postaj generacioj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.