olimpika nacia teamo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sportista teamo de Antigvo kaj Barbudo en la Olimpikoj ekde la jaro 1976 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis antigvaj kaj barbudaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.
Kunordigas la teamon la Antigva kaj Barbuda Olimpika Komitato, kiu fondiĝis en 1966, post kiam la olimpika komitato de la Federacio de Karibaj Insuloj malfondiĝis. Ĝi oficialiĝis en 1976, ĝustatempe antaŭ la unua apero de la antigva kaj barbuda teamo en la somera Olimpiko 1976 en Montrealo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.