![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Map_Europe_alliances_1914-eo.svg/langeo-640px-Map_Europe_alliances_1914-eo.svg.png&w=640&q=50)
Triopa Entento
alianco antaŭ kaj dum la Unua Mondmilito inter Britio, Francio kaj Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Triopa Entento (aŭ aliancaj potencoj) estas la Kora Entento subskribita en 1908, poste pligrandiĝinta kun Rusio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Map_Europe_alliances_1914-eo.svg/640px-Map_Europe_alliances_1914-eo.svg.png)
La Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio subskribis la Koran Ententon la 8-an de aprilo 1904, interkonsentante pri siaj interesoj en Egiptio, Maroko, orienta Azio kaj la fiŝkaptorajtoj ĉirkaŭ Novlando.
La Unuiĝinta Reĝlando kaj Rusio subskribis similan interkonsenton la 31-an de aŭgusto 1907 pri siaj interesoj en Persio kaj Afganio. La du akordoj kune kun la franca-rusa alianco de januaro 1894 estas la "Triopa Entento".