From Wikipedia, the free encyclopedia
Antaŭludo estas aro de intimaj psikologiaj kaj fizikaj agoj inter du (aŭ pli) personoj, intencita por eksciti ilian amoran viglecon. Ĝi pretigas la partoprenantojn por koito aŭ por alia ago rezultanta je orgasmo.
Psikologie, antaŭludo helpas la simpation inter amorontoj. Fiziologie, ĝi stimulas rigidecon de la peniso kaj librikecon de la vagino por faciligi koiton.
Antaŭludo estas ne nur fizika afero pri seksa stimulo. Unue, ĝi ofte konsistas de subtilaj amoraj ludoj per konversacio, vestaĵo, gestoj, ktp (vidu amindumo). Ĝi eble komencas en publika etoso per seksrilata komentoj, parolado pri seksemaj agoj aŭ deziroj, aŭ vestoj montrantaj la kurbojn de la korpo aŭ multe da haŭto. Oni gajnas la atenton de alia per nekutima proksimeco aŭ longa rigardo. Ies amora invito klariĝas per kombineco de tiaj aferoj kaj la diverseco estas senfina. La komuna trajto estas ke la partoprenantoj konscias ke ili sin ekscitas amoren.
Je iu etapo, antaŭludo kutime iĝas fizika. Subtila tuŝo aŭ kareso, flustrado ĉe la orelo, tenado de manoj, kisado, eĉ gratado kaj mordado povas esti antaŭludo.
Ju pli la komforto kaj privateco de la amorontoj kreskas, des pli kreskas la intimeco de iliaj agoj.
Tuŝado de nudaj erotikaj zonoj estas la fina etapo de antaŭludo antaŭ ia seksuma ago. Oni povas stimuli la alian per manoj, buŝo, seksludiloj, aŭ ordinaraj hejmobjektoj kiel birdplumoj aŭ glacikuboj.
Antaŭludo povas varii ekstreme laŭ aĝo, religio, kaj kulturoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.