Anne Heche
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anne Celeste HECHE (pronoco de la familia nomo per sistemo IFA /heɪtʃ/, n. la 25-an de majo 1969, m. la 11-an de aŭgusto 2022) estis usona aktorino kiu famiĝis per ludado de ĝemelaj Vicky Hudson kaj Marley Love en la televidserio Another World (alia mondo, 1987–1991), kiu havigis al ŝi premion Daytime Emmy kaj du premiojn Soap Opera Digest Award. Ŝi elstariĝis fine de la 1990-aj jaroj per roloj en la krimdrama filmo Donnie Brasco (1997), la prikatastrofa filmo Volcano (1997), la suspensa filmo I Know What You Did Last Summer (Mi scias kion vi faris pasintsomere, 1997), la agadkomedia filmo Six Days, Seven Nights (Ses tagoj, sep noktoj, 1998) kun Harrison Ford, kaj la dram-suspensa filmo Return to Paradise (Reveno al Paradizo, 1998).
Anne Heche | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anne Celeste Heche |
Naskiĝo | 25-an de majo 1969 (1969-05-25) en Aurora |
Morto | 11-an de aŭgusto 2022 (2022-08-11) (53-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Los-Anĝeleso • Aurora |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ocean City High School (en) Francis W. Parker School (en) |
Familio | |
Patrino | Nancy Heche (en) |
Frat(in)o | Susan Bergman (en) |
Edz(in)o | Coleman Laffoon (en) (2001–2009) |
Amkunulo | Ellen DeGeneres (1997–2000) James Tupper (en) (2007–2018) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | televida aktoro scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro filmaktoro teatra aktoro |
Verkoj | Another World |
TTT | |
Retejo | http://www.anneheche.com/ |
Post sia ludado de Marion Crane en la refaro de Gus Van Sant de la fama horora filmo Psycho (1998), kiu havigis al ŝi nomumon por premio Saturn, Heche plue havis rolojn en multaj bone ricevitaj sendependaj filmoj, kiel la drama filmo Birth (2004), la priseksa komedia filmo Spread (2009), Cedar Rapids (2011), la drama filmo Rampart (2011), kaj la nigra komedia filmo Catfight (2016). Ŝi ricevis laŭdojn pro sia rolo en la televida filmo Gracie's Choice, kiu havigis al ŝi nomumon por premio Primetime Emmy, kaj pro sia laboro en Broadvejo, precize pri la resurscenjigo de la teatraĵo Twentieth Century, pro kiu ŝi ricevis nomumon al Premio Tony.
Krom ŝiaj filmoroloj, Heche stelulis en la komedidramaj televidserioj Men in Trees (2006–08), Hung (2009–11), Save Me (2013), Aftermath (2016), kaj la militdrama televidserio The Brave (2017). Ŝi faris voĉon en la animacia televidserio The Legend of Korra (2014), por Suyin Beifong, kaj aperis en la 29-a sezono de Dancing with the Stars (Dancante kun steloj, 2020).