From Wikipedia, the free encyclopedia
Ann RADCLIFFE, fraŭline Ann WARD (naskiĝis la 9-an de julio, 1764 en Londono, mortis tie la 7-an de februaro, 1823) estis angla verkistino. Ŝi estas grava reprezentantino de anglalingva horora literaturo, de t. n. gotika romano.
Ann Radcliffe | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ann Radcliffe | ||
Naskiĝo | 9-an de julio 1764 en Holborn | |
Morto | 7-an de februaro 1823 (58-jaraĝa) en Londono | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pneŭmonito vd | |
Tombo | St George's, Hanover Square (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Familio | ||
Patro | William Ward (en) vd | |
Patrino | Ann Oates (en) vd | |
Edz(in)o | William Radcliffe (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto verkisto vd | |
Laborkampo | Literatura aktiveco kaj gotika romano vd | |
Aktiva dum | 1789– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en londona kvartalo Holborn. Ŝia edzo estis juristo William Radcliffe, eldonisto de Angla kroniko (1788). Ĉar ŝi ne partoprenis la societan vivon, ŝi komencis amuzi sin mem per verkado de pseŭdohistoriaj romanoj pri junaj virinoj, kiuj devas fronti krimajn intencojn de potencaj parencoj. Kutime la agado okazas en antikvaj kasteloj, plenaj de hororaj misteroj, ŝajne supernaturaj, kiuj fine trovas naturan klarigon. Ŝia verkaro influis evoluon de historia romano (Walter Scott).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.