Anno[1][2][3] (japane餡, an aŭ japane餡子, anko; koree팥소, patso; ĉine豆沙, dòushā) estas japana pasta dolĉaĵo preparata per miksado de sukero al boligitaj kaj dispremitaj semoj aŭ nuksoj. La azukia anno estas manĝata kiel deserto. Oni uzas ĝin por fari moĉion kun anno nomata daifuku. Kiam la azukio estas kuirita kaj kaĉigita, ĝi formas dikan paston aŭ kaĉon.