Anki
komputila programo por ripetado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anki (japane 暗記 - memorado) estas programo por konservi en sia memoro per fojfoja rememorado diversajn informojn kiel parojn el demandoj kaj respondoj. Ĝi estas libera programo publikigata kun la permeso disponi ĝin laŭ la versio 3 aŭ ĉia pli nova versio de GNU GPL.
Anki | |
---|---|
Programisto | Damien Elmes |
Lasta stabila versio | 2.0.45 (24-a de Marto 2015) |
Operaciumo | Plursistema, same kiel Python kaj Qt; oficialaj pakaĵoj ekzistas por Vindozo, Mac OS X kaj GNU/Linux. Krome, ekzistas programoj por uzado de ĝiaj datumbazoj per diversaj poŝkomputiloj (iPhone, Maemo, Android kc), sed ili povas esti malpli novaj ol Anki mem. |
Programlingvo | Python |
Lingvo(j) | Pluraj, la esperanta traduko estas farata |
Permesilo | * 2.0.0: |
Retejo | http://ankisrs.net/ |
Por uzi Anki·on, la uzanto devas enigi memorotajn informojn popece en la datumbazon, por ke Anki kvazaŭ kreu el ili kartojn (fulmokartojn), kies ĉiu flanko surhavu pecon de memorigota informo. Poste Anki montras al la uzanto unu flankon de karto, kaj li devas provi rememori la informpecon troviĝantan sur la alia flanko. Tiam li premu butonon kaj kontrolu, ĉu li sukcesis, kaj komuniku tion al Anki. Depende de la sukceseco de rememoro, Anki difinos la tempon, post kiam tiu ĉi karto estos montrita la sekvan fojon.
Oni povas ankaŭ elŝuti jam pretajn kartarojn por Anki. Oni devas scii, ke ne ĉiuj kartaroj estas bonaj aŭ taŭgas por ĉiu, kaj ekzemple ĉe lernado de naturecaj lingvoj utilas kreado de propra kartaro kun persone pli trafaj kartoj (ĉar necesas kompreni antaŭ ol memorigi). Tiam ege rekomendindas sekvado de diversaj konsiloj pri uzado de tiaj programoj (mallongaj informeroj, kunteksto ktp).
Por difini la tempojn, Anki uzas algoritmon derivitan de la algoritmo SM2 iam uzita por samcela nelibera programo SuperMemo.