![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Animal_echolocation.svg/langeo-640px-Animal_echolocation.svg.png&w=640&q=50)
Eĥolokigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eĥolokigo, nomita ankaŭ biosonaro, estas la biologia sonaro uzita de kelkaj tipoj animaloj. Eĥolokigaj animaloj elsendas alvokojn el la medio kaj aŭskultas la eĥojn de tiuj alvokoj kiuj revenas el variaj objektoj apud ili. Ili uzas tiujn eĥojn por lokigi kaj identigi la objektojn. Eĥolokigo estas uzata por navigado kaj por manĝado (aŭ ĉasado) en variaj medioj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Animal_echolocation.svg/200px-Animal_echolocation.svg.png)
Eĥolokigaj animaloj estas kelkaj mamuloj kaj malmultaj birdoj; ĉefe mikrokiropteraj vespertoj kaj odontocetoj (dentobalenoj kaj delfenoj), sed ankaŭ en pli simpla formo en aliaj grupoj kiaj sorikoj, unu genro de megakiropteraj vespertoj (Rousettus) kaj du kavernoloĝantaj birdogrupoj, nome la tiel nomitaj apusetoj de la genro Aerodramus (iam nomita Collocalia) kaj la nerilata Oleobirdo, Steatornis caripensis.[1]