Angula ŝlifmaŝino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La angula ŝlifmaŝino aŭ angulŝlifilo aŭ tranĉ-ŝlifilo estas elektra permana maŝino kun rapidege rotacianta ronda ŝlifdisko. La aparaton elpensis la firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH) kaj enkondukis la markonomon FLEX® [fleks] kaj tiel ĝi havas monopolon pri tiu nomo. La nomo angula ŝlifmaŝino venas el tio, ke la ŝlifdisko estas movata per angulpelado ĉe elektraj aparatoj. La benzinmotoraj tranĉ-ŝlifiloj estas pelataj per kojnorimenoj.
Angula ŝlifmaŝino | |
---|---|
Angulŝlifa maŝino | |
Aliaj nomoj | angulŝlifilo, tranĉ-ŝlifilo |
Klasifiko | ŝlifa instrumenaro |
Uzata por | ŝlifado de metalo, ŝtono, betono, ceramikaĵoj |
Inventinto | firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH) |
Produktanto | firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH) |
La ŝlifdiskoj rotacias ĝis 12.000 je minutoj kaj estas iomete elastaj por eviti la dis-splitiĝon de la disko.
Oni prilaboras per ĝi metalon, ŝtonon, betonon, ceramikaĵojn kaj oni povas per ĝi eĉ poluri surfacojn. Por labori per ĝi, oni devas surporti protektajn okulvitrojn kaj gantojn kaj aŭdprotektilon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.