Angla Ŝafo Leicester
From Wikipedia, the free encyclopedia
Angla Ŝafo Leicester aŭ en angla English Leicester estas angla raso de ŝafoj. Alternativaj nomoj por la raso estas jenaj: Leicester, Bakewell Leicester, Dishley Leicester, Improved Leicester (plibonigita), Leicester Longwool (longlanulo), kaj New Leicester. Ili estis origine disvolvigitaj de la bred-plinovigisto de la 18a jarcento nome Robert Bakewell.[1]
Ĝi estas nune unu el plej raraj rasoj de Britio, kategoriigita kiel "endanĝerita" de la Rare Breeds Survival Trust, ĉar nur 500 registritaj bredantaj ŝafinoj restas en Unuiĝinta Reĝlando.[2]