![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Andr%25C3%25A9_T%25C3%25A9chin%25C3%25A9_2008_1.jpg/640px-Andr%25C3%25A9_T%25C3%25A9chin%25C3%25A9_2008_1.jpg&w=640&q=50)
André Téchiné
From Wikipedia, the free encyclopedia
André TÉCHINÉ (franclingva prononco: [teʃine]; 13a de Marto 1943) estas franca scenaristo kaj kinreĝisoro. Li faras longan kaj gravan karieron kiu metas lin inter la plej fekundaj kinreĝisoroj de la malfrua Franca Nova Ondo.
André Téchiné | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1943 (1943-03-13) (81-jaraĝa) en Valence |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Institut des hautes études cinématographiques (en) ![]() La Fémis (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo aktoro filmkritikisto filmreĝisoro reĝisoro ![]() |
Verkoj | Barocco Les roseaux sauvages |
Téchiné apartenas al dua generacio de francaj kinkritikistoj asociaj kun Cahiers du cinéma kiu sekvis la paŝadon de François Truffaut, Claude Chabrol, Jean-Luc Godard kaj aliaj el kritikismo al kinfarado. Li famis pro siaj elegantaj kaj emociaj filmoj kiuj ofte eniras en la kompleksecojn de emocioj kaj de la homa kondiĉo. Unu el la markiloj de la kino de Téchiné estas la ekzamenado de la homaj rilatoj en sensiva, sed nesentimentala maniero, kiel videblas en liaj plej laŭdataj filmoj: Ma saison préférée (1993) kaj Les roseaux sauvages (1994).
En siaj filmoj li aliras al variaj temoj rilataj kun moralo kaj la disvolvo de la moderna socio, kiel estas samseksemo, divorco, adolto, familirompoj, prostituado, krimo, toksikomanio aŭ Aidoso.