Andromaĥo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En la helena mitologio, Andromaĥo (foje esperantigita ankaŭ kiel Andromaka; helene Ἀνδρομάχη, transliterata Andromákhē) estis la edzino de Hektoro, unu el la precipaj herooj de la Troja Milito. La nomo venas de anḗr "viro" kaj mákhē "batalo", kaj estas interpretebla kiel "batalanto kontraŭ viroj".[1]) Ŝi rolas en pluraj literaturaj verkoj, interalie tragedioj de Eŭripido kaj Racino, kaj la Eneido de Vergilio.
Andromaĥo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Verko | Iliado |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Eetiono |
Gefratoj | Podo |
Edzo/Edzino | Hektoro • Neoptolemo • Heleno |
Infanoj | Astianakso • Oksinio • Pergamo • Pielo • Moloso • Amfialo • Laodamo • Cestrino |
Ŝia patro estis Eetiono kaj ŝi havis fraton Podon. Ŝi naskiĝis kaj vartiĝis en la urbo regata de ŝia patro, Tebo Cilica. Dum la Troja Milito ŝian edzon Hektoron mortigis Aĥilo. Kiam la venkintaj grekoj kaptis Trojon, la filo de Aĥilo, Neoptolemo, mortigis la filon de Andromaĥo kaj Hektoro, Astianakson, deĵetante lin de la urbaj muroj, kaj sklavigis ŝin kaj fraton de Hektoro, Helenon. Neoptolemo portis ŝin al Epiro, kie ŝi naskis al li Moloson, Pielon kaj Pergamon. Kiam Neoptolemo mortis, Andromaĥo kaj Heleno geedziĝis, iĝis reĝo kaj reĝino de la lando, kaj naskis filon Cestrinon. Andromaĥo fine ekloĝis kun sia filo Pergamo en la urbo Pergamo.