Andreas Rivinus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Florens Rivinus (1601-1656) estis filo de Andreas Bachmann (1570-1642) kaj Dorothea Krebs, profesoro pri poezio, fiziologio, medicino kaj filologo en la Universitatoj de Lepsiko kaj Jena kaj rektoro de la Universitato de Lepsiko. Li studis filozofion kaj medicinon en la Universitato de Jena kaj poste li vojaĝis al Anglio, Francio kaj Nederlando por plibonigi siajn konojn. Revenante al Saksio, li fariĝis rektoro de kolegio en Nordhausen. Poste, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Lepsiko, kie li estis indikita kiel profesoro pri poezio.
Andreas Rivinus (1601-1656) | ||
---|---|---|
Germana filozofo, kuracisto kaj beletristo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de oktobro 1601 en Halle (Saale), Germanio | |
Morto | 4-a de aprilo 1656 en Lepsiko, Germanio | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Jena Universitato de Lejdeno Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Alia nomo | Rhyakinus vd | |
Okupo | aŭtoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1655 li komencis instrui Medicinon en tiu universitato. Li eldonis sennombrajn verkojn de Gregorio Nazianzeno, Tertuliano kaj Laktancio krom aliajn antikvajn kristanajn manuskriptojn. Li ankaŭ publikigis serion da filologiaj disertacioj kaj eldonis plurajn aliajn beletrajn laborojn. En Jena Zacharias Brendel (1553–1623) estis lia profesoro kaj en Lepsiko li studis kun Johann Rupert Sultzberger († 1640). En la Universitato de Lejdeno estis liaj profesoroj Daniel Heinsius (1580–1655), Petrus Cunaeus, Aelius Everhardus Vorstius, Otto Heurnius, Gilbertus Jacchaeus (1578?–1628) kaj Petrus Bertius (1565–1629) en Parizo.